Loading
eo - Amo - rakonto - de fr en hu it cz es pt cn nl jap rus bg



de
- fr - hu - en - it - cz -
es
- pt - nl - jap - rus - bg


Amo - rakonto


Jan kaj Janina vivas en malnova urbeto ĉe rivero.
Ĝi havas du belajn malnovajn preĝejojn kaj malnovan ponton.
Ili amas sian urbon.
Ofte ili sidas ĉe la rivero
kaj ĝojas pri la scintilanta ludado de la ondoj.

Ili havas amikojn en la urbo
kaj de temp' al tempo ili rekontiĝas en sociema rondo.
Sed dum la lasta vizito ombro falis sur iliajn animojn.

Jen kiel okazis.

Juna virino - ili konis ŝin jam iom longe -
sidadis dum la tuta vespero tre silente.
Oni povis vidi - ŝi estis trista.
Ŝia amiko forlasis ŝin.
Sed - ŝi daŭre amis lin.

Tio faras Jan kaj Janina tamen iom pensemaj.
Ĉar - kaj pri tio ili neniam antaŭe pensis -
ĉu ankaŭ ilia amo povus iam finiĝi ?

Tio vere iĝis nun por ili problemo.
Sed kiel ĉiam, kiam ili havas problemon,
ili iras en malgrandan kapelon meze en la urbo.
Tie dumtage brulas kandelo.
Ili sidiĝas kaj rigardas la kandeloflamon.
Eble aperas de ie ajn iu solvo aŭ simple nur eta konsolo.
Jam ofte ili foriris konsolitaj.

«Nu - kio tiel ĉagrenas vin?»
Antaŭ iliaj okuloj aperas la vizaĝo de la saĝulo.
Tuj ili memoras. Kompreneble - ili jam renkontis lin.
Tiam li sidis sur benko kaj atendis ilin.
Plena de ĝojo revidi lin kaj plena de fido kiel tiutempo,
Janina ekkuraĝas kaj rakontas
pri siaj ĉagreno
timo pri la perdo de ilia amo.

Trankvile la saĝa viro aŭskultas.
« Nun mi scias pri via timo kaj pri via ĉagreno.
Mi vidas, ke vere estas problemo por vi.
Sed la respondo ne estas tiel facila - ankaŭ ne por mi.
Mi tamen volas helpi vin.
Mi invitas vin al malgranda migrado sur la vojo de l'filozofoj.
Vi konas ĝin. Do ĝis morgaŭ matene je la 9-a horo.
Sed kunportu
ion por manĝi kaj trinki.
Iĝos iom longa migrado. »

Atendoplene ili ekiras
la sekvan matenon kaj atingas
ĝustatempe la interkonsentitan lokon.
La saĝulo atendas ilin jam.
Ili kore salutas unu la alian
per ki
soj sur ambaŭ vangojn
- preskaŭ kiel ĉe la francoj - ili pensas.
« Nu - ni iru do »

La suno brilas - bluas la ĉielo.
Sur la alia flanko de la valo situas malnova kastelo.
Vidindaĵo, kiun ŝate vizitas turistoj -
kiel Jan ne sen fiero indikas.


Iom post iom la vojo krutiĝas
- la suno altiĝas - oni sufiĉe multe ŝvitas.
« Ĉu ni ripozu iom » proponas la saĝulo.
Jan kaj Janina konsentas.
Ili fortigas kaj freŝigas sin.
Poste ili ekiras denove.
« Antaŭ ni estas ankoraŭ iom longa vojo »
La vojo iĝas pli malvasta
- po iome pli kaj pli kruta -


kaj subite ili staras antaŭ granda verda heĝo.
Strange - ĵus antaŭe ĝi ankoraŭ ne estis tie.
Kun miro Jan kaj Janina haltas.
La saĝulo tamen pluiras
- kaj mansignas al ili sekvi lin -
nesupozite la verda muro malfermas sin.
Hezitante ili sekvas lin.

Ĉe la alia flanko akceptas ilin densa blanka nebulo,
kiu tamen malrapide dissolviĝas.
Al iliaj okuloj sin prezentas belega panor
amo.
Tute nova mondo vastiĝas antaŭ ili
- verda gazono - belegaj arbogrupoj -
floroj ĉiukoloraj - ĉio kvazaŭ de interne lumas.
Iom for ne tro granda lago.


Ĉe la fino de la lago
- kaj ion tian ili neniam antaŭe vidis -
belega granda blanke brilanta akvofalo
- milionoj da plej fajnaj akvogutetoj -
malrapide ŝvebantaj malsupren
- kaj super ĉio granda hele brilanta ĉielarko
- klara kaj radianta -


Jan kaj Janina forgesas ĉion ĉirkaŭ si.
Ili estas fascinitaj de tiu ĉi unika spektaklo.

Nur post tempeto ili rimarkas
grupon de viroj kaj virinoj
vestitaj per longaj koloraj roboj.
Unu paro eliras el la grupo kaj alpaŝas ilin
- ridetas al ili afable kaj invitas ilin sekvi.
Kaj nun ili vidas homojn dekstre kaj maldekstre,
kiuj same kiel ili kuras malsupren al la lago.

- Ekblovas venteto -
kaj tiam eksonas milda sed klara voĉo

« Ĉi tiu akvofalo aĝas
- laŭ via tempokalkulo -
jam multajn milionojn da jaroj
kaj ĝi plu ekzistos - laŭ via tempokalkulo -
ankoraŭ multajn milionojn da jaroj.

Kial do vi timas pri via amo
ja ĝi ĵus komenciĝis nur.


Iru al la akvo – trinku de ĝi.
Ĉi tiu akvo estas la akvo
de l'vivo kaj de l' amo.
Ĝi fluas de eterna tempo.
Ĉar ĝi estas mem eterna
kaj via amo
kreskos kaj kreskos kaj kreskos »


Denove estas silente

Sed Jan kaj Janina trinkas kaj trinkas kaj trinkas
- kaj kun ĉiu gluto
ilia timo iĝas pli kaj pli malgranda -
- kaj subite ĝi estas for -

En iliaj koroj disvastiĝas mirinda sento
de paco kaj amo

Maldensa nebulo aperas


Kaj subite ili vidas
antaŭ si la kandelflamon en la kapelo

mallaŭte la saĝa viro foriras

Jan kaj Janina tamen restas
Iliaj korpoj kaj animoj
tuŝas unu la alian malforte
kaj delikate.
Forflugis la timo
Sed ilia amo restas.
Ĝi donas senton fortan kaj tre vivan.

- Fine ili ekstaras -
- kvazaŭ en sonĝo ili iras hejmen -


- Kaj kelkfoje ili sidas ĉe sia rivero -
- rigardas la scintilan ludadon de lumo kaj ondoj -
- kaj memorigas al si la mirindajn okazaĵojn -


teksto kaj fotoj de Albert Jäger
foto akvofalo de Heidrun Müller
traduko kun afabla permeso de
Lars Sözüer


2 comments

Eliana Verona said:

Kun granda plezuro kaj intereso mi legis tiun rakonton... Tre ofte mi sidas silente kaj pripensas...Dankon, kara Elbertinum ☺
10 years ago ( translate )

Liette Lela said:

Kia beleco, amiko! Gratulon!
14 years ago ( translate )