Loading
Nova lenso!

Mi aĉetis novan lenson por mia fotilo kaj mi tre ŝatas ĝin!

en.wikipedia.org/wiki/Nikon_AF-S_DX_Nikkor_35mm_f/1.8G

4 comments

Jakvo said:

Interesa David. Ankaŭ mi uzas Nikon kamerao, sed uzas la zoom- lensoj 18-105mm kaj ĵus aĉetis la 55- 300mm.
Pri la 18-105 mi ne estas tute kontenta ĉar kiam mi uzas plenan malfermon de la lenso, ĝi donas ĉe anguloj iomete nirgaj ombroj. Estas minimume, sed ĝenas min.
Mi posedas Nikon D 90 kaj pri ĝi mi ege kontentas. Por iom manilpuli la fotojn, kion mi nun lernas, mi uzas Aperture de Mac. La programo NX2 de Nikon ankaŭ estas bona sed estas pli limigita kaj iom pli kosta.
Photoshop ne plaĉas al mi. Mi posedas ĝin ĉar troviĝas en la pakaĵo de Adobe kiam mi aĉetis InDesign per kiu mi kreas la revuojn de SAT.
13 years ago ( translate )

David Sn replied to Jakvo:

Ankaŭ mi havas 18-105 lenson kaj mi tre kontentas, mi neniam havis tiun ĉi problemon kaj mi fotis uzante ĝin multajn fotojn.
Mi uzas nur du komputilprogramojn por manipuli fotojn - GIMP kaj Picasa.
Mi uzas Linukson kaj ne estas versio de Photoshop por ĝi.
Vi pravas pri NX2, ili je Nikon volas multe da mono por ĝi.
13 years ago ( translate )

Olga Belyaeva said:

Gratulojn, David! Ni atendos viajn novajn bonegajn fotojn :)
13 years ago ( translate )

David Sn replied to Olga Belyaeva:

Dankon kara Olga!
13 years ago ( translate )