Loading
POR INFANOJ – Marinjo okjara: Ŝvebigi kuleron sur la nazo (artikolotraduko)


POR INFANOJ KAJ INFANECAJ PLENKRESKULOJ

Marinjo okjara
Ŝvebigi kuleron sur la nazo


- per tiu truko oni mirigas ĉiujn ĉe la tablo -


Mallongigi atendotempojn

En septembro multaj el miaj familianoj havas naskiĝtagon: mia avino, mia onklino kaj ekzemple mi mem. Tial ni ofte manĝas en restoracio. Dum ni atendas la manĝon, mi volonte prezentas la trukon per la ŝvebanta kulero. Tio ĉiam ĉiujn mirigas. Nur mia avo opinias, ke tio ne decas ĉetable. Sed tial ĉiuj devas ridi eĉ pli.

Balanci kuleron nazpinte

Por ŝvebigi la kuleron, oni metas ĝin per la kavetigita flanko sur la nazpinton, la tenilo dum tio estas tenata vertikale malsupren. Nun oni devas firmteni ĝin kaj tiom longe ŝovi ĉiudirekte ĝin ĝis ĝi pendas per si mem.

Salivo kiel helpilo

Se la kulero tute ne volas pendi per si mem, oni povas mallonge spirkraĉi ĝin aŭ eĉ lekadi ĝin per la lango. Se metalo estas malseka, ĝi firmteniĝas pli bone sur la haŭto.

La perfekta kulero

Plej bone uzeblas malgranda kulero, ekzemple por kafo, teo aŭ glaciaĵo. Kaj ĝi devas esti el metalo. Ankaŭ pli grandaj kuleroj uzeblas, sed nur por progresintoj.

Ne ridi


Eĉ, se ĉiuj aliaj ridas: oni tamen ĉiam devas esti serioza. Se oni ridas, oni ŝanceligas la kapon kaj la kulero falas malsupren.

protokolis Nina Himmer

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la gazeto "Die Zeit" (La tempo) infanpaĝo

lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.com/