Loading
EK AL UTOPIA, KIE ORO ESTAS UZATA PLU NUR POR NOKTOVAZOJ! (rimarkoj pri Tomaso Morus kaj lia libro "Utopia")


EK AL UTOPIA, KIE ORO ESTAS UZATA PLU NUR POR NOKTOVAZOJ!


Utopia, „Nenielando“, estas pensludo, tiom malnova, kiom la filozofio: La plej fama ekzemplo estas la samnoma romano de Tomaso More (1516). En ĝi li rakontas pri la plej bona „ŝtatkonstitucio“ kaj la nova insulo „Utopia“. Tiel li sukcesas lasi post si la limigitecon de la pensado en la tiama reala Anglujo kaj povas pensi radikale: Por venki la monekonomion la posedo en Utopia estas forigita. Oro tie estas uzata plu nur por noktovazoj.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la popularscienca gazeto PM

La dua eldono de la verko de Morus (lia latinigita nomo) aperis en Bazelo. Ĝi entenas lignogravuraĵon de la pli juna Hans Holbein. Antaŭe videblas la marveturanto Rafaelo Hiflodeo (angle: Hythlodeus). Li montrosignas al la insulo „Utopia“. Holbein ornamis la insulon per burgoj kaj kasteloj, kiujn li konis el sia germana patrujo. (La lignogravuraĵo ne estas identa kun la priskribo, kiun verkis Morus pri Utopia.)

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ Reimar Gilsenbach: "La eterna Sindbad"


lingve kontrolis Vladimir Türk

https://cezartradukoj.blogspot.com/