Loading
Fallersleben: Kukolo kaj azeno (kanttraduko)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/heinrich-hoffmann-von-fallersleben.html




Teksto: Heinrich Hoffmann von Fallersleben.
Melodio: Karl Friedrich Zelter.

Heinrich Hoffmann von Fallersleben
Kukolo kaj azeno


Kukolo kaj azeno
kverelis en printemp':
pri siaj kantkapabloj,
pri siaj kantkapabloj
en bela maja temp'."

Tuj la kukol' kukuis:
"Mi povas, aŭdu min!"
"Mi krias eĉ pli bele,
mi krias eĉ pli bele",
azen' aŭdigis sin.

Jen sonis bele fore
kaj en proksimo ja.
La bestoj kantis kune:
"Kuku-kuku! I-a!
Kuku- kuku! I-a!"

tradukis Hans-Georg Kaiser

Heinrich Hoffmann von Fallersleben.
Der Kuckuck und der Esel

Der Kuckuck und der Esel,
die hatten einen Streit,
wer wohl am besten sänge,
wer wohl am besten sänge,
zur schönen Maienzeit.

Der Kuckuck sprach: "Das kann ich"
und fing gleich an zu schrein,
"Ich aber kann es besser",
fiel gleich der Esel ein,
fiel gleich der Esel ein.

Das klang so schön und lieblich,
das klang von fern und nah;
sie sangen alle beide:
"Kuckuck, Kuckuck! I-a!
Kuckuck, Kuckuck! I-a!"

1 comment

Hans-Georg Kaiser said:

Jes, ne estis granda problemo traduki tion:)
13 years ago ( translate )