Loading
Hans-Georg Kaiser: Papago amas porkinon (poemo) - eltiraĵo de B.Traven: Rozo Blanka
http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/rozo-blanka-cezar-papago-amas-porkinon.html




Hans-Georg Kaiser
Papago amas porkinon


La papago vokas
laŭte al la porkin'.
Jen ĝia karulino!
Manĝon ĵetas ĝi sen fin',
ĉar ĝi amas ĝin.

Dankas la porkino
laŭte eĉ per gruntad'
pri l' amo de l' papago.
Kia riĉa bona plad'
de la kamarad'!


PS: Laŭ la ĉineska skemo Pozhenzi (kavalira danco)
PSS: Verkita laŭ sceno en la
B.Traven-romano: Rozo Blanka
, el ĉapitro 1/6

En malnova pendigita bareloferringo ĉe alia kabano sidis papago. Ĝi ne estis firmligita kaj faris kapriolojn kontraŭ la infanoj, kontraŭ la kato, kontraŭ la hundo, kontraŭ la porkoj. Se ĝi tiam dum la manĝado sidis sur sia breto kaj ricevis siajn du tortiljojn, li manĝis nur malmulte de la tortiljoj. La plej multajn pecojn li lasis fali por certa porko, kiun ĝi preferis. Estis malgranda, sovaĝe griza turpa porko. Sed Loro, la papago, amis ĝin. Li lasis fali la pecojn nur tiukaze, se tiu porko staris sub la breto. Se estis alia tie aŭ se kuradis kokinoj tie, por kapti ion al si, la papago ne lasis fali ion. La porko, tiom amata de la papago, rigardis supren al ĝi kiel al dio, kiu fordonacas mondojn. La familio, kiu loĝis en tiu kabano, rigardis tion milfoje; sed ĉiun tagon tagmeze elvenis la infanoj aŭ ankaŭ la patro aŭ la patrino, por vidi tion denove. Ili ne povis ne rigardii ĝin sufiĉe ofte. Se alia porko kaptis la bulon, kiun la papago lasis fali por sia favorato, jen la papago kriis kiel obsedite: „Cochino! Cochino! Porko! Porko!“ Estis la ununura, kion li povis paroli krom „Como estas?“ - Kiel vi fartas?

Kiam Hacinto staris sur la verando, li aŭskultis la kriĉadon „Cochino, Cochino“. Li sciis ĝin, konis la papagon, konis la familion, sciis ĉion, ĉion. La kriĉanta kriado de la insultanta papago venis al li ne kiel sola sono, ĝi venis al li nur kiel plia tono, kiel noto en la cent mil sonoj de la eterne sama intima kaj hejmeca kantado de Rozo Blanka. Ĉiuj sonoj, ĉiu bruo, la muĝado de la bovinoj, la gruntado de la porkoj, la klukado de la kokinoj, la kokerikado de la koko, la ekscitite gluglanta bojado de la meleagro, la jubilado de la infanoj, la hurletanta plorĝemeto de beboj, la ĉeokaza bojado de hundoj, la klakado de tortiljoj en la kabanoj, la zumado de la muŝoj, la babilado kaj gakado de la inoj en la kuirejo de lia domo, la sakrado kaj la abĵuroj de Margarito, kiu kuracadis la mulojn, la grincanta ŝrikado de la postpordo, kiu estis malfermata en tiu momento, la blekado de knabo, kiun lia patrino ŝajne vangopfrapis, ĉar li disrompis kruĉon, la vokado de indiĝeno ekstere en la kampoj, la violonado de la cikadoj kaj griloj. La mallaŭta sonorilado de la suninundata blua aero super li, ĉio ĉi miksiĝis al ununura kunigita kantado por li. La praterna kantado de meksika haciendo. En tiu kazo la precipa kantado de Rozo Blanka.