Loading
"... sur la montoj de Peru[vi]o ..."
De 1974 la formo "Peruo" estas Fundamenta. En la difinvortaro de Kabe el 1910 ni tamen trovas *Peruvio, pri kiu demandis min amiko ...
I.

Kiel sciate, la vortaro de Kabe restis torso. Ne nur la listo de uzataj mallongigoj estas tre nekompleta, ankaŭ mankas ĉiuj propraj nomoj kiel memstaraj vortaraj artikoloj. Tamen Kabe uzis multajn proprajn nomojn, kaŝitajn ie en difinoj de aliaj vortoj:


Jen do la formo *Peruvio kaj jen la peco, laŭ kiu ni faris la titolon de tiu ĉi blogero.



Dum Kabe laboris pri sia vortaro, li samtempe ankaŭ laboris pri "Listo de Propraj Nomoj" en la kadro de tripersona laborgrupo de l' Akademio. La propono de "S-roj Bein, Moch kaj Schröder" estis publikigita en la Oficiala Gazeto Esperantisto de Jan. 1910. Tie en paĝo 213 ni efektive trovas:


Se mankas nomsigloj, kiel en nia ekzemplo, tio signifas, ke ĉiuj tri membroj de la laborgrupo subtenas la saman proponon. Tre ofte ili havas aliajn preferojn, ĉar ili aplikis malsamajn principojn. Tipa ekzemplo estas la sudamerika regiono


Bein kaj Schröder proponas deiri de la nomo de l' regiono kaj el ĝi formi la nomon de la loĝantoj, Moch la malan metodon, nome de la loĝantoj al la regiono.

Nu, sed pri *Peruvi-o ĉiuj tri samopiniis en 1909/1910. La radikfino je -vi- evidente venas de angle Peruvian, france Péruvien, pole Peruwiańczyk, t.e. "peruvi/an/o", el kiu "Peruvi/o" = Peru/o.

II.

Ĉu la (nun malĝusta) formo kun -vi- ie estis uzata antaŭ 1910 aŭ ĉu ĝi estas nura kabineta inventaĵo?

Ni ja havas bonegan Etimologian Vortaron de Esperanto (EVE) de Ebbe Vilborg, sed ĝi bedaŭrinde ne traktas la proprajn nomojn el la Fundamento.



Ni do devas mem serĉi. Bona elirpunkto por vortaroj antaŭ 1910 estas la Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de E. Boirac (1910). Li estis prezidanto de la Lingva Komitato de 1905 kaj de la Akademio ekde ĝia fondo en 1908. Post la Unua Kongreso en 1905 komenciĝis la "ora erao" de la Esperanta leksikografio. Dum la kelkaj malmultaj jaroj ĝis la komenco de la unua mondmilito en 1914 aperis multaj gravaj kaj jam surprize detalaj vortaroj en multaj lingvoj. Sekvo estis, ke jen kaj jen estis uzataj malsamaj formoj por la samaj "ideoj" (nocioj). Ekz. oni trovas en la angla de Rhodes 1908 la ludon bakgameno (backgammon), en la franca de la Presa Societo (1910) la saman ludon en la formo triktrako (trictrac). La vortaro de Boirac estas speco de inventario pri ili, verkita kun la celo krei bazon por unuecigi la estontan lingvouzon (kio en nia ekzemplo ĝis nun ankoraŭ ne okazis, PIV 2005 notas ambaŭ formojn).

Sed ĉe Boirac ni trovas en la Aldono (p. 381) nur:


La fontindiko "(Vef.)" sendas nin al la Vortaro Esperanto-Franca de Em. Robert, do tiu de la Presa Societo (1910), kiu havas




La formo kun -iv- tute mankas ĉe Boirac kaj same en jenaj aliaj vortaroj kaj verkoj de la epoko, kiujn mi povis kontroli (multaj aliaj, kiujn mi konsultis, tute ne havas toponimojn):

Grabowski, Pola-Ea 1910 (Peruo).
Meazzini, Itala-Eo 1a 1907, 2a 1912 (Peruo)
Edinburgh, Angla-Eo-Angla 1915 (Peruo)
Rhodes, Angla-Eo 1908 (Peru'o-lando [legu: aŭ Peru'o aŭ Peru'lando])
Esperantista Societaro 1906 (Peruo, p. *2)
Fundamenta Krestomatio 1903 (vorto mankas)

III.

Vere surpriza tiu rezulto ne estas, ĉar Peru- estas la Zamenhofa formo. Ni trovas ĝin en la Jürgensen-vortaro Esperanto-Germana de 1904:


kaj antaŭe jam en Lingva Respondo el 1902:

LR 18 A (1902): Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p. [Let. al Fruictier (1902), OV, p. 426].

Post la unua mondmilito, *Peruvio jam fariĝis arkaismo. Kvankam Plena Vortaro (PV 1930 / 1934) ofte ĉerpis el Kabe kaj preskaŭ laŭvorte kopiis ĝin, ĝi tion ne faris pri alpako, sed mallongigis al:


La devenlando, "la montoj de Peru[vi]o" forfalis kaj kun la forfalo la neceso decidi inter la du formoj (PV tute ne havas toponimojn, eĉ Fundamentaj vortoj kiel francagermana ne estas memstaraj vortaraj artikoloj, sed uzata nur "kaŝe" en difinoj de aliaj vortoj).

Se vi hazarde trovos trafon de la Kabea arkaismo, bonvolu citi la fonton en la komento-spaco.