Loading
Pri landnomoj - la raporto de la Akademio el 1922 fine publikigita
La raporto „Pri la landnomoj kaj popolnomoj“ de Émile Grosjean-Maupin el 1922 neniam estis publikigita, sed kiel manskribaĵo sendita nur al la ĉ. 100 membroj de Lingva Komitato kaj Akademio. Unuafoje ĝi nun estas facile konsultebla de la esperanta publiko ...
Esence la raporto rekomendas, rezigni pri landnomoj je –i kaj daŭre uzi tiujn je –uj (Francujo anstataŭ Francio). El historia perspektivo ĝi ne estis sukcesa. En 1974 posta generacio de akademianoj denove allasis "liberan konkuradon" inter ambaŭ formoj.

La klarigoj donas informojn pri la agintaj personoj kaj la historiaj cirkonstancoj en la 1920aj jaroj. La komentoj koncentriĝas je tri aspektoj:




La prilaboro tial taŭgas kiel instrumaterialo, kiel la Akademio ne laboru – ne en 1922 kaj ne en nia epoko. Ĝi suplementas la sepvoluman verkon „Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto“ (BK) kaj turnas sin al instruistoj, progresintaj lernantoj, historiistoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ‚ĝusta Esperanto’. Ĝi estas elŝutebla tie ĉi.

Émile Grosjean-Maupin (1863-1933) estis franca licea instruisto, kaj membro de la Akademio, verkis la plej influ-havajn francajn Esperanto-vortarojn kaj surbaze de i.a. ili Plenan Vortaron 1930, el kiu fariĝis Plena Ilustrita Vortaro 1970, 2002, 2005.

1 comment

R. Platteau said:

la diskuto pri landnomoj montras, ke Esperanto ne jam sukcesis iĝi natura lingvo kiel la aliaj ! Sed plu volas sin racia normo, ktp. En ĉiuj lingvoj la problemo metas sin, sed ne estigas tiomajn diskutojn. Ciu elturniĝas laŭ nehomogenaj reguloj, ne raciaj, kaj kiuj suferas evoluojn laŭ la epokoj kaj furoroj. Ekzemple en la franca oni unue francigis la romiajn nomojn kaj oni diris Néron por Neronianus, kaj Brute por Brutus. Poste oni pli revenis al la originalajn formojn, kaj diris Brutus, sed plu Néron. Ktp, ktp.
Sed kelkaj kiuj forgesis ke la ĉefa principo de Esperanto estas esti OPORTUNA, kaj FACILA, volas meti unue racion ! aŭ etikon. Do iuj volas, ke oni diru Barato anstataŭ Hindio. Koreo anstataŭ Koreujo, ktp. Sed la kutimo triufas ofte, kaj homoj diras japano por homoj, kiuj neniaj alilingve ne nomiĝas "Japon" kaj Japanujo por la lando, kiun ĉiuj alias nomas Japon aŭ, Nihon. Same pri Egipto kaj Ukraino, sed ne nomas la loĝantojn " braziloj" kaj la landon Brazilujo, sed logike la landon Brazilo, sed kial do ? Cetere kelkaj volas nepre esperantigi maksimume ĉion (tion faris en malnova tempo la okcidentanoj, kiam ili faris de Kon-Fou-Tseu = Confucius) aliaj volas meti la naciajn formojn, sed ankaŭ tio kaŭzas problemojn, kiu sciaj kiel vere pole prononci Lech Walesa !?
Oni rememoru ke 1 Racia kaj regula solvo NE ekzistas. 2 Esperanto celas nek raciecon nek eĉ justecon, sed oportunon, internacian facilecon.
7 years ago ( translate )