Loading
Nova eldono de klasika verko pri la Fundamento
La Fundamento de Esperanto estas la baza verko por decidi pri „ĝusta“ kaj „bona“ Esperanto. „Klasika“ verko de Helmut Velger analizis ĝin en 1999. Nun ĝi denove estas havebla - en komentita eldono, kiu elmontras la postan diskuton ĝis 2016 ...
Velger (germane Welger, 1946-2008) montris, ke laŭ intenco de la lingvo-kreinto Zamenhof, laŭ strukturo kaj vortumo la Fundamento estas lingva „leĝo“. Tiu nocio aŭ ĝiaj sinonimoj estas uzataj dek kvar fojojn en la mallonga Antaŭparolo de nur dek unu alineoj.

Surbaze de tiu ekkono Velger konsekvence aplikas metodojn de jura norm-interpretado al lingvaj demandoj. Farante tion, li venas al la samaj respondoj pri „ĝusta“ kaj „bona“ lingvo-uzado, al kiuj venis Zamenhof antaŭ jarcento - forta indico, ke la kvazaŭjura metodo estas tiu de Zamenhof mem. — La studo de Velger el 1999 dum multaj jaroj estis nur malfacile akirebla. La komentita reeldono celas popularigi ĝin kaj donas superrigardon pri la daŭrigo de la diskuto ĝis 2016.



El la enhavo:

- Mallonga enkonduko en la "Norman Esperantologion"

- Normesperantologiaj ekspertizetoj pri unuopaj lingvaj demandoj

- Diskutpropono pri internaciaj vortoj: Kiel apliki la 15-an regulon pri vortoj fremdaj?

- Kritikaj rimarkoj pri kelkaj variantoj de Esperanto

Reviziita eldono kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst.

Senkoste elŝutebla (pdf, 580 kb; 72 p. en formato A5) de

http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Artikoloj+pri+la+Fundamento

2 comments

MIKELO (Michel Derey… said:

Koran dankon pro via artikolo, kara Bernardo! Mi ĵus elŝutis tiun verkon.
Kun miaj plej amikaj salutoj el suda Francio!
7 years ago ( translate )

Bernardo replied to MIKELO (Michel Derey…:

Dankon Mikelo, mi deziras interesan legadon.
7 years ago ( translate )