Loading
La lulkanto de la maro, Al Aylan Kurdi, trijara rifuĝinto
La lulkanto de la maro
海的搖籃曲 - 給三歲的難民Aylan
Al Aylan Kurdi, trijara rifuĝinto
Far Honghong, esperantigita de Abengo
鴻鴻發表於自由時報副刊(2015-0914)
阿明哥譯成世界語

Fonto: news.ltn.com.tw/news/supplement/paper/915183 aperis en la Felietono de Liberty Times, la 14an de septembro, 2015

我不知道地球的經緯
我不知道洋流的方向
我只知道我該逃離的家鄉
Mi ne scias la latitudon kaj altitudon de la terglobo
Mi ne scias la direkton de la mara fluo
Mi scias nur ke mi devus forkuri el mia hejmlando.

有人說大海很危險
有人說大海很溫柔
我只想它載我去任何一個
不屬於我的地方
Oni diras ke la maro estas tre danĝera,
la alia diras ke la maro tre ĝentila.
Mi revas ke ĝi kunportas min al iu ajn loko,
la loko kiu al mi ne apartenas.

大海運送那麼多遊輪、商船、軍艦和海盜
為什麼就不肯運送我?
大海包容那麼多魚群和蝦蟹
為什麼就不肯讓我存活?
La maro transportas tiel multe da
krozoŝipoj, kargoŝipoj, batalaj ŝipoj kaj pirataj ŝipoj.
Kial ĝi ne transportas min?
La maro entenas tiel multe da fiŝoj, kraboj kaj salikokoj.
Kial ĝi ne lasu min transvivi?

在海裡我無法呼吸
為什麼我不是家鄉的一隻鳥
海裡的一尾魚?
Mi ne povis en- kaj elspiri sub la maro ene.
Kial mi ne estis unu de la liberaj birdoj hejme
aŭ iu fiŝo enmare?

為什麼我不能當一個小孩
在惡夢侵襲時
可以醒來?
Kial mi ne povas esti simpla infano,
Kiu dum la atako de terura sonĝo
povas vekiĝi de la malbono?

世界分成兩半
一半是殘暴,一半是冷漠
我的生命也分成兩半
一半是黑暗,另一半是更黑的黑暗
La mondo duoniĝas:
La unua duono estas kruela, la alia apatia;
Mia vivo ankaŭ duoniĝas
La unua estas mallumo, kaj la alia eĉ pli malluma.

在這兩半中間的縫隙
我跌了下去
下面,沒有底
我看到你伸出的手
對不起,那真的太遙遠了
我拉不到
En la fendeton inter la du duonoj
mi enfalis malsupren,
simple abismo sen bazo.
Mi vidis viajn el kore etenditajn manojn.
Bedaŭrinde, tre foraj estis ili,
por mi ilin kapti.

對不起,我沒有抓住這個世界,讓它變得更好一點
我沒有辦法讓每一個人站立的土地,都成為家鄉
Pardonu, mi ne kaptis la mondon, por ĝin iel plibonigi.
Mi ne sukcesis atingi, ke la staranta loko de ĉiu fariĝu lia hejmlando.

像郵差把無人認領的包裹帶回家
我懂了大海的溫柔
只有它願意收容我
就讓我留在這裡吧
彷彿聽見我的心願
媽媽在海中唱出了
久違的搖籃曲:

Kiel la leterportisto portas la neliveritan leteron hejmen,
mi komprenis la ĝentilecon de la maro.
Nur ĝi volonte akceptis min.
Lasu min do resti ĉi-tie trankvila.
Maro kvazaŭ aŭskultas mian deziron
kaj mi sentas,
ke mia patrino ĉemare kantas
la delonge nekantitan lulkanton:
Nami nami ya saĝira1)
Nami nami ya saĝira……

1) 所引為阿拉伯的搖籃曲,意為:睡吧睡吧,小寶貝
La liriko de popola araba lulkanto, kiu signifas: dormu, dormu, kara infaneto
en.wikipedia.org/wiki/Alan_Kurdi

1 comment

Elbertinum said:

Mi tradukis ankaux germane -
5 years ago ( translate )