Loading
DUOBLA MEZURILO

Kiel ĉiam oni aplikas ĝin eĉ ne zorgante ke la simileco inter la kazoj vekos tute trafan demandon:

— Karuletoj, kial vi hipokritas?

Do kiam Saddam Hussain buĉis sian popolon restarigante la ordon, liaj agoj restadis "interna afero" en kiun neniu enmiksiĝu.

Ankaŭ kiam li invadis alian landon kaj atakis du aliajn landojn, tio restis "interna afero" eble kondamninda, sed neniukaze punebla deekstere.

Kiel tamen Usono (mi prefere diru : Usonaĉo, por ke vi komprenu) enmiksiĝis, la ĝisĉiela ondo da pacdefendulaj furzoj mutigis eĉ la sonon de ĉiuj pafilegoj, aviadilbruon kaj bombeksplodojn. Kiel Usonaĉo kuraĝis eniri Irakon kaj renversi la laŭleĝan ŝtatestron?

VERDSTELA ŜTATESTRO Nun kiam alia ŝtatestro (vidu la bildon) sentas sian tronon skuiĝi sub sia postaĵo kaj kontraŭbatalas tion per samsamaj rimedoj kiel Saddam, la pacdefendantoj krias tute malon: "Ni enmiksiĝu! Ni ne lasu! Nia registaraĉo faras nenion por haltigi la buĉadon!"

Kien forkuris via logiketo, karuloj?

1 comment

Milokula Kato said:

Mi ĵus legis ke eĉ la kolombo François Hollande malfaldis siajn falkajn flugilojn kaj pretas alflugi Sirion por bekataki la tiean tiranon.

Eĉ sen George W.Bush ĉiu pretas agi simile al George W.Bush.
11 years ago ( translate )