Loading
NILS HOLGERSSON KAJ LA CENZURO

Mi estas leganta la romanon en la bonega Esperanta traduko de Sten Johanson, sed foje enrigardas alilingvajn tradukojn. Ĉemane mi havas la anglan, la germanan kaj la rusan.

Ĉi-lasta estas altaŭgigita al la kondiĉoj de la traduktempo. En la originalo, romankomence, la gepatroj de la knabo foriras al la preĝejo kaj taskas al la filo tralegi la predikon en la libro.

En la rusa traduko la gepatroj forrapidas al la foiro kaj ordonas al la filo pretigi la hejmtaskon... Tre imagoriĉa ŝanĝo, ĉu ne?

Kial la nunaj laikistoj ne tracenzuru la tutmondan klasikan verkaron kaj ne "deigu la eklezion disde la ŝtato" en la pasintjarcenta literaturo? Ili komencu per Dante.

En la angla, germana kaj esperanta tradukoj Nils flutludas kaj forlogas aĉajn grizajn ratojn for de la malnova kastelo. En la rusa traduko li ne nur forlogas, sed ankaŭ dronigas ilin. La komunistoj pli bone ol la verkistino scias, kiel oni pritraktu la malamikon.