Loading
ĜI VIVAS

Oni prirakontis al mi abomenindan okazaĵon.

Familio, anoj de enmigrinta gentogrupo en Kalifornio havis maljunan avon, kiu pro la aĝo ricevadis ŝtatan monsubtenon. Nescipovante legi kaj eĉ subskribi angle, li devis ĉiumonate konfirmi la ricevon de la mono per fingrosigelado.

Unu tagon li mortas. La familio tamen ne volas ke la monfonto elsekiĝu. Oni detranĉas la fingron de la morta avo kaj konservas ĝin en la fridujo por plua sigelado.

Tio kompareblas kun t.n. esperanta "movado". Oni uzas kadavrofingron por pruvi ke Esperanto estas vivanta lingvo.



1 comment

Milokula Kato said:

Tre interesa ideo, kuiri supon el esperantistoj. Oni devus aldoni iun verdaĵon por la ĝusta koloro.
12 years ago ( translate )