Loading
POZITIVA PENSADO

Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamen libera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon.

De kie oni entute lernas pensi negative? Eble legante klasikaĵojn, kiuj influis nian pensmanieron sufiĉe fie. Ekzemple: studento venas hejmen por retrovi sian patron murdita kaj la patrinon forlogita de la onklo. Aŭ batalinta edzo venas hejmen post longa vagado kaj vidas sian propran domon plena je viroj volantaj edziĝi al sia ankoraŭnevidvino. Do ambaŭ revenintoj devas verŝi sangon.

Iru instrui la pozitivan pensadon al pli junaj ol mi legantoj de Shakespeare kaj Homero.

3 comments

Milokula Kato said:

Fakte neniujn... Mi volis diri ke la plejmulto de la gravegaj literaturaj verkoj ne estas produkto de la "pozitiva pensado", trudata nuntempe al ĉiu, kiu verkas eĉ kelkaj linioj por publika legado.
12 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Vi tre precize krajonis la cirklon.

Tamen relegu la unuajn vortojn de mia blogero ;-)
12 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Nek la pozitiv-pen-Sade-ismo.
12 years ago ( translate )