Loading
Solidareca Bonvolo, SBV senprofitcela organizajxo
El Demokratia Kongolando, precize en urbo Goma, trovigxas senprofitcela organizajxo nomata Solidareca Bonvolo, SBV Mallonge.
Antaù 17 jaroj gxi agadas en urbo Goma, cxefurbo de la Norda Kivu provinco. Dum jaroj tiucxi provinco suferas pro sencxesa milito. Laù la UNo raportoj 12 milionoj da homoj ja forpasis pro tiucxi milito. Kaj multe da virinoj seksperfortitaj.
Solidareca Bonvolo, SBV subtenas kelkajn el la viktimoj de tiu milito. Temas pri orfoj, stratinfanoj, gejunuloj el malricxaj familioj...
La subtenas de Solidareca Bonvolo, SBV celas la edukadon, batalon kontraù la malricxeco.
Danke la subteno de SBV 13 gejunuloj jam universitate diplomigxis, 25 abiturientigxis kaj por tiu kuranta studjaro, registrigxis cxe la baza lernejo 27 bazlernejanoj, 39 mezlernenoj kaj 18 studentoj.
Pri la batalo kontraù la malricxeco, SBV subtenis grupon de gejunuloj pri intreprenado kaj tiucxi kreis entrepreneton NOVATECH. Gxi laboras kadre de informadiko. La teamo de vidvinoj kaj malricxaj inoj nome de Mama Wimbi ekis projekto je kudrado. Ili kudris en 2018-2019 buntajxon kiun estis vendita en Aùstralio. En 2019-2020 okazis la kudrado de dorsosakoj kaj uniformoj. Ankaù de korboj. Kelkaj ajxoj estis venditaj surloke. Kaj la enspezojn subtenas la edukadon de familioj.
Krome SBV subtenas lukoste kelkajn familiojn.
Por plia agado de SBV, ni invitas organizajxojn kiuj emus subtenis nin.
Pli da informoj pri nia agado, bvl: www.bonvolo.net aux cxe 6009aa0823121.site123.me
Sed ankaù per Facebook: Solidareca Bonvolo
Aù retumi al: alphonsewaseka@yahoo.fr
Kompreneble