Loading
Juan López kaj John Ward
Diktis la destino, ke ili vivu en stranga epoko.
La planedon oni estis dividinta en diversajn landojn, kaj ĉiu el ili havis siajn verojn, siajn karajn memorojn, probable heroan pasintecon, rajtojn, riproĉojn, apartan mitologion, eminentulojn el bronzo, datrevenojn, demagogojn kaj simbolojn. Tiu divido, kiun ŝatis la kartografoj, invitis al militoj.
López estis naskiĝinta en la urbo ĉe la senmova rivero ; Ward, apud la urbo, tra kiu Patro Brown vojiradis. Li estis studinta la kastilian por legi Don-Kiĥoton.
La alia publike diris sian amon al Conrad, kiun li ekkonis en kursoĉambro de la strato Viamonte.
Ili povus amikiĝi, sed ili vidis unu la alian nur unu fojon, unu fronte al la alia, en tro famaj insuloj, kaj ĉiu estis Kaino, kaj ĉiu estis Habelo.
Oni enterigis ilin kunaj. Neĝo kaj putro konas ilin.
Tiu fakto, kiun mi raportas, okazis en tempo, kiun ni ne povas kompreni.
Jorge Luis Borges

4 comments

Filip Van Snaeskerke said:

La originala teksto estas, ekzemple, ĉi-tie : www.poesi.as/jlb1340.htm
9 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… said:

Gratulojn pro via bonega traduko, kara Filip! Ankaŭ plaĉas al mi la originala teksto!
9 years ago ( translate )

Filip Van Snaeskerke said:

Se mi instruus Esperanton, mi proponus al la lernantoj la jenan ekzercon : verku similan poemon pri via propra lando (aŭ alia), okaze de milito kun alia lando. Franco kaj Germano, Ĉino kaj Japano, Irakano kaj Iranano... Bona okazo revizii historion kaj kulturon je internacia nivelo.
Dankon pro viaj gratuloj !
9 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… replied to Filip Van Snaeskerke:

Jen bonega ideo!... ne nur por Esperanto-kurso, sed ankaŭ en mezlernejo, ekzemple! Estas grave, ke ĉiu lernanto - precipe junuloj - pli bone komprenu aliajn popolojn...
9 years ago ( translate )