Loading
LA TIMO autoro: Ewa Lipska -Eld. Anagram
.

Ne demandu pri Kartaganoj.
Ili pereis pro timo.
Ne demandu kion fari kun ĝi.
Kien forkonduki.
Sur kiajn senvojojn.
Kie forlasi. Perdi.
Kiam ĉiun fojon
ĝi bumerange revenas.
Mi enmanigadis plej distajn biletojn
kaj kontinentojn.
Mi mortigadis ĝin en obskuraj stratetoj
kaj sur apertaj spacoj.
Mi regalis ĝin per veneno.
Mi apelaciis al Dio kaj al la polico.

Nun ĝi ŝajnigas anĝelon.
En antaŭĉambro pendigas la alojn
kaj rigardas min
per okulo
de malviva skombro.

Trad. H


Lęk

Nie pytaj o Kartagińczyków.
Zginęli z lęku.
Nie pytaj co z nim zrobić.
Gdzie go wyprowadzić.
Na jakie manowce.
Gdzie porzucić. Zgubić.
Kiedy za każdym razem
wraca jak bumerang.
Wręczłem mu najdalsze bilety
i kontynenty.
Zabijałem w ciemnych uliczkach
i na otwartych przestrzeniach.
Częstowałem trucizną.
Odwoływałem się do Boga i do policji.

Teraz udaje anioła.
Odwiesza w przedpokoju skrzydła
i patrzy na mnie
okiem
martwej makreli.

7 comments

Ivar said:

Esprimo"Ne demandu kion fari de ĝi"estas nekomprenebla.Nie pytaj co z nim zrobiĉ-mi tuj komprenis sen helpo de iu ajn vortaro.Mi proponas diri jene:Ne demandu kion fari kun ĝi.Ĉu Vi konsentas?
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

ankaŭ mi longe pensis pri ĉi "kun" aŭ "de"Mia pola animo estas por "kun" kaj internacia por "de" Mi metis "de" ĉar mi demandis al mi : kion fari de tiu konstanta turmento, konstanta timo?Ĉu mi devas decidi kunvivi kun mia timo aŭ fari de ĝi mian forton?. Mi pretas ŝanĝi, sed mi dezirus legi vian opinion pri ĉi mia rezono.
10 years ago ( translate )

Ivar replied to Helena Tylipska:

Kara Helena!Plej bone demandu ĉe la grupo:"Kiel oni dirus ĝin esperante"Tie pli saĝaj esperantistoj nepre donos la ĝustan respondon.
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Kara Ivar, mi konsideras vin saĝa esperantisto, tamen mi pripensos la aferon. :-)
Mi pensis tutan hieraŭon kaj fine mi sekvis vian konsilon. Dankon!
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Dankon Martha :-))
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Plaĉas la mi la poemon kaj ĉi vespere mi laŭtlegos ĝin en La Verda Stelo, la Antverpena E-klubo. Plaĉas al mi laŭtlegi el verkoj de verkemuloj pli ol el verkoj de "gravuloj"
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Koran dankon,kara Jakvo, Mi estas feliĉa.
9 years ago ( translate )