Loading
Konservado de tomatoj en gelateno.
Speciale por miaj francaj geamikoj kaj aliaj,kiuj ne konas ĉi tiun recepton.

Ingredientoj por unu litra vitra vazo.

Cepo - unu duono, ajlo - 1-2 ajleroj, laŭro - 2 folioj, gelateno - 1,5 supkuleroj, nigra pipro - 5, vinagro - 2 supkuleroj, sukero - 2 supkuleroj, salo -1 supkulero.

( Oni povas aldoni ankaŭ unu kariofilon, unu arompizon, iomete da aneto, petroselo k.a)

Procedo.

1. Steriligi vitrajn vazojn en bakujo ĝis la temperaturo 150 da gradoj.
2.Tralavi la tomatojn, prepari ajlon kaj cepon tranĉante la lastan ringe.
3.Sur la fundon de la vazo enmetu ajlon, ringojn de la cepo kaj ĝis la duono plenigu tiun vazon per distranĉitaj tomatoj.
4.Enŝutu 1,5 supkulerojn da seka gelateno.
5. Plenigu la vazon per tomatoj ĝis la supro.
6. Marinaĵo: akvo, sukero, salo, laŭro, nigra pipro - boligu kelkajn minutojn.
( por 3 vazoj sufiĉas 1 litro da marinaĵo)
7.Enverŝu la marinaĵon kaj posteŭrizu dum 15- 20 da minutoj ĉe la temperaturo 85 da gradoj ( ne steriligu!)
8. Poste enverŝu 1-2 supkulerojn da 9% vinagro, fermu la vazojn, renversu kaj kovru ilin.

Grave!!! Antaŭ ol manĝi enmetu la vazon kun konservitaj tomatoj por unu tagnokto en fridigilon.

Bonan apetiton al ĉiuj !!!






2 comments

Kelli ... said:

Tre interesa recetpo. Ankaŭ mi provos ĝin :-)
Dankon, kara Ivar.
7 years ago ( translate )

Ivar replied to Kelli ...:

Jes bona recepto kara Kelli. Al tiuj tomatoj vi povas aldoni ankaŭ kapsikojn anticipe distranĉitajn kaj sensemigitajn.Tiujn kapsikojn necesas aparte boligi en sala akvo dum 10 - 15 da minutoj.
7 years ago ( translate )