Loading
Ne beku!
Vintro, frostegas. Flugas pasero, frostiĝas, falas, tuŝas, morto jam estas proksima. Sed iris bovino kaj surfekis la paseron. La surfeko estis varma, la pasero varmiĝis, ekĝojis, komencis beki laŭte. La bekadon ekaŭdis kato, li alkuris, prenis la paseron el fekaĵo ... kaj manĝis.
Moralo 1: Ne ĉiu, kiu surfekis vin, estas via malamiko.
Moralo 2: Ne ĉiu, kiu forprenis vin el plago, estas via amiko.
Moralo 3 (la plej grava): Se Vi trafis en fekaĵon - silentu kaj ne beku!