Loading
KRISTNASKO


[ VEKI ] Audu kaj kantu la muzikon ADESTE FIDELIS en Esperanto

Adeste Fid



ADESTE FIDELIS
Verŝajne de John Wade
Esperantigis: Montagu C. Butler
Dek-dua trako de la kd "Bahia de ĉiuj sanktuloj kantas"

Alestu, Fidelaj ĝojetriumfantaj.
Venu, ho venu vi al Betlehem!
Vidu naskitan
Regõn de anĝeloj!
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Tamen naskita el la virgulin',
Dio en vero, Dio generita;
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
Kantu la aŭloj de ĉielo mem:
"Gloro al Dio en supera alto"!
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Ame ni danku al la Dia bebo,
Kies naskiĝon gaje festas ni:
Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

2 comments

Eliana Verona said:

Adeste Fidelis...bela kaj emocia kanto! :-)
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Bela kanto, bela traduko. Mi kantis ĝin kaj vere la vortoj estas bone elektitaj. Ho jes iam mi estis vizitanto de preĝejo kaj eĉ kantis en ĥorus de ĝi. Mi ĝuis multajn malsamajn ideojn de la socio por povu elekti tion kio estas mia.
12 years ago ( translate )