Loading
Muziko en urbo Feso
En mia urbo kunekzistas pluraj muzikaj tradicioj. Kompreneble, nuntempe, same kiel en chiuj landoj de la mondo, gejunuloj auskultas popan kaj rokan muzikon. Inter la tradiciaj stiloj, estas tiu kiun kunportis la islamanoj forpelitaj el Hispanujo kiam la kristana povo pli kaj pli konkeris la iberiajn teritoriojn al tiamaj reghoj arabaj. Tiel aperis en mia urbo pli kaj pli da homoj kiuj havis kaj ankorau havas komunajn kulturajn trajtojn devenintajn el tiu epoko kiam ili vivis en "Al-Andalus", la nomo kiun la iberia duoninsulo ricevis de la tiuepokaj islamaj loghantoj. Ankau estas muziko ene de tiu kulturo "andaluza". En nuna Hispanujo, estas autonoma komunumo en la sudo kies nomo estas "Andalucía" kaj en la malnova parto de urbo Feso, "Fes-al-bali", ankau trovighas la "kvartalo de andaluzoj" kun bela moskeo samnoma. Parenteze, Fes-al-bali, la mezepoka parto de mia urbo, estis nomumita Trezoro de la Homaro de Unesko. Iom pri ghi en Esperanto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Fez
Tia muzikstilo "andaluza" karakterizighas de longaj muzikpecoj kie oni parolas pri amo, religiaj temoj kaj tiel plu.

Jen ekzemplo de tia stilo ludita de grupo el la urbo mem:


Kaj jen filmeto de sama grupo. La nomo de la kanto: Mizan Bassit Ramel Al Maya



2 comments

Maria said:

plaĉe - agrabla muziko, malnova muzikilo meze - kiel ĝi nomiĝas?
12 years ago ( translate )

HORVÁTH János András said:

Tre bele sonas la instrumentoj por la tradicia muziko, mi ĝuis aŭskulti ĝin.
12 years ago ( translate )